Praarmena lingvo

Armena Altebenaĵo apud Masis-Monto.
Urarto 715-713 a.K

La praarmena estas la plej frua, neatestita stadio de la armena lingvo, kiun rekonstruis lingvistoj. Ĉar la armena estas la sola konata lingvo de sia branĉo de la hindeŭropaj lingvoj, la kompara metodo ne povas esti uzata por rekonstrui ĝiajn pli fruajn stadiojn. Anstataŭe, kombinaĵo de interna kaj ekstera rekonstruado, per rekonstruoj de prahindeŭropa kaj aliaj branĉoj, permesis al lingvistoj kunmeti la plej fruan historion de la armena lingvo

La plej frua atestaĵo de la armena lingvo datas de la 5-a jarcento p.K. (la traduko de la Biblio farita de Mesrop Maŝtoc). La plej frua historio de la lingvo estas neklara kaj la temo estas spekulata. Estas klara afero ke la armena estas hindoeŭropa lingvo, tamen ĝia evoluo estas malklara kaj malsama kompare kun la evoluo de aliaj hindeŭropaj lingvoj. Ajnakaze, la armena havas multajn tavolojn de pruntvortoj kaj spurojn de longa lingvokontakto kun la huri-urarta, la greka kaj la hindirana lingvaro.

La praarmenaj sonoj estas multfacetaj kaj ekscentraj (kiel ekzemple dw- iĝas -erk), kaj en multaj kazoj necertaj. Pro tiu kialo, la armena ne estis tuj rekonita kiel hindoeŭropa aparta lingva branĉo, kaj estis supozita kiel plia membro de la iranaj lingvoj antaŭ ol H. Hübschmann establis ĝian sendependan karakteron en publikigo de 1874[1].

Prahindeŭropaj senvoĉaj plozivoj estas aspiraciitaj en la praarmena, afero kiu kaŭzis la glot-teorion. En certaj kuntekstoj, tiuj aspiraciaj plozivoj estas reduktitaj al w, h aŭ nul en armena. La rekonstruo de la praarmena lingvo estas malfacila kaj ekzistas neniu ĝenerala interkonsento pri la datintervalo kiam ĝi naskiĝis.

La armenoj, laŭ Diakonoff, estis rezulto de amalgamo de la hurianoj kaj urartanoj, luvidoj kaj muŝkianoj. Post alvenado en ĝia historia teritorio, praarmenoj ŝajnis havi spertitan masivan influon sur parto de la lingvoj kiujn poste ĝis anstataŭis. Armena fonologio, ekzemple, ŝajnas esti tre influita de la urarta, kiu povas indiki longan periodon de dulingvismo.

  1. Karl Brugmann, Grundriss der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachenrompita ligilo] (1897) Das Armenische (II), früher fälschlicherweise für iranisch ausgegeben, von H. Hübschmann Kuhn's Zeitschrift|KZ. 23, 5 ff. 400 ff. als ein selbständiges Glied der idg. Sprachfamilie erwiesen

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search